|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červená hora
|
Červená hora (1337 m) (esperante: Ruĝa monto) estas monto en parto de montaro Hrubý Jeseník. Ĝi situas sur turisma vojo el montoselo Červenohorské sedlo (esperante: Ruĝmonta selo) sur montoj Vozka, Keprník kaj Šerák ĝis montoselo Ramzovské sedlo. Sub la montopinto estas fonto de Vřesová studánka, antaŭe ĉi tie situis kapeleto de Mater Dolorosa kaj turista kabano. Sur la pinto estas malgranda herboriĉa ekosistemo kaj rokaĵoj kun riĉa floro.
Alveno
Monto Červená hora estas alirebla simbole sur ruĝa montodorsa vojo el Červenohorské sedlo, el kiu deflankiĝas montodorsa flava marko. Tiu transiras la pintan parton revenante al la ruĝa marko reen ĉe disvojiĝo Sedlo psub Vřesová studánka. La pinto estas malproksima 3 km de Červenohorské sedlo direkte al nordnordoriento. El la mala flanko Červená hora estas alirebla de 5 km malproksima Keprník.
Pinto de monto Červená hory kun frostaj ŝtonoj