Kazan-Passaĵirskaja (ruse Станция Казань-Пассажирская, tatare Казан-Пассажирлы станциясе) estas la ĉefa fervoja stacidomo de Kazano, ĉefurbo de Respubliko Tatarstano, Rusio. La stacidomo situas en la centro de Kazano kaj la konstruaĵo estis inaŭgurita en 1894,[1] konsiderita arĥkitektura monumento kaj simbolo de la urbo,[2] dezajnita de Genriĥ Ruŝ.[3]
La stacidomo proponas servojn de longdistancaj trajnoj, inkluzive de 13 regionaj trajnoj, kaj ankaŭ de elektraj kaj dizelaj trajnoj. Entute, la stacio servas pli ol ok milionoj da pasaĝeroj jare.[4] La stacidomo havas 15 trakojn, kelkajn malaltajn kajojn kaj internajn trapasejojn super la trakoj, kun liftoj funkciantaj en ĉiuj kajoj.
Historio
La stacidomo estis malfermita baldaŭ post la alveno en la urbo en 1893 de la fervoja linio Moskvo-Kazano. Ekde la sovetia epoko la stacio estas zorgita de la subdivido de Fervojo de Gorki, branĉo de la Sovetiaj fervojoj kaj poste de la Rusaj fervojoj. En 1992 la ĉefa konstruaĵo suferis grandan incendion kaj estis rekonstruita en 1997.
La 22-an de majo 2013, por la Somera Universiado 2013 okazinta en Kazano, altrapida fervojo inter la stacidomo kaj la flughaveno estis kreita kun elektrotrajnoj de nova generacio, nome "Lastoĉka" de Aeroekspress.[5]
Bildgalerio
-
Antaŭurba konstruaĵo
-
Oficeja konstruaĵo
-
La nova konstruaĵo
-
La fervoja stacidomo dumvintre
-
Siemens Desiro
Lastoĉka ekuzita en 2013
-
Stacio dum la Universiado en 2013
-
La ĉefa kaj antaŭurba konstruaĵoj dumnokte
Vidu ankaŭ
Referencoj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Estación de Kazán–Passazhirskaya en la hispana Vikipedio.