Internacia flughaveno Kazan (ruse Международный аэропорт Казань, tatare Казан Халыкара Аэропорты) (IATA-kodo: KZN, ICAO-kodo: UWKD) estas flughaveno de rusia urbo Kazano, situanta 25 km sudoriente de la urbocentro. Ĝi estas la ĉefa flughaveno de Tartarstano kaj la dekkvina laŭ grandeco de trafiko en Rusio. Flughaveno Kazan, krom la urbo mem, servas al 3,8 milionoj da civitanoj de la regiono.
Historio
La 15-an de septembro 1979 la flughaveno konata kiel Kazan 2 estis kompletigita. La 28-an de septembro 1984, Kazan 1 (kiu situas ene de la urbo) estis fermita kaj Kazan 2 estis alinomita al Nacia flughaveno Kazan. La 21-an de februaro 1986 ĝi estis nomita Internacia flughaveno Kazan. Tio estis drasta anonco, ĉar la Konsilio de Ministroj de Sovetunio malofte permesis al siaj civitanoj flugi eksterlanden.
En 1991, post la disfalo de Sovetunio, regiono Tatarstano apartiĝis de Sovetia nacia flugkompanio Aeroflot, kaj kreis flugkompanion "Tatarstan". La flugkompanio ne ricevis la atenditajn rezultojn en siaj 22 jaroj de servo kaj ĝia mastruma licenco finiĝis la 31-an de decembro 2013.[1] La 26-an de oktobro 1992, Kazan ricevis sian unuan regularan internacian flugon: Kazano - Istanbulo - Kazano. La flugo estis (kaj plu estas) funkciigita fare de Turkish Airlines kaj de tiam 145 vojaĝoj jare estas faritaj al kaj de Istanbulo, farante el tiu ĉi la plej popularan internacian vojon.
Konektoj
La flughaveno havas konekton per trajno kun Kazan-Passaĵirskaja, la ĉefa fervoja stacidomo de Kazano.
Bildgalerio
-
Terminalo 1 A (majo 2014)
-
Interno de la moderna Terminalo 1 A
-
Interno de Flughaveno Kazan, forira halo
-
Aerfoto de la instalaĵoj en vintro
-
Kazan Aeroekspress-
Lastoĉka
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aeropuerto Internacional de Kazán en la hispana Vikipedio.