La Katolika universitato de Kuenko (hispane Universidad Católica de Cuenca) estas universitato en la urbo Kuenko de Ekvadoro. Ĝi estas privata altlernejo, sed estas kunfinancata de la ŝtato. La institucio fondiĝis en 1970, antaŭ 55 jaroj. La universitato havas proksimume 14 000 studentojn, iom pli ol la samurba ŝtata universitato de Kuenko.