La Katolika Universitato Sankta Antonio (hispane Universidad Católica San Antonio, ankaŭ konata kiel la Katolika Universitato de Murcio hispane Universidad Católica de Murcia, akronime UCAM) estas pontifika universitato trovita en Murcio en sudorienta Hispanio. Ĝi estas posedita de la San Antonio universitata fondaĵo kiu, kiel la universitato, estas nomita honore al ties majstro, Antonio de Padovo [1].
Ĝi estis fondita en 1996 de José Luis Perez-Mendoza por la katolikaj laikoj, kun la beno de Monsinjoro Javier Azarga-Labiano, Episkopo de Cartagena. UCAM trejnas specialistojn en diversaj fakoj de scienco kaj ankaŭ faras kursojn por eksterlandaj studentoj. La ĉarto de la universitato estas trapenetrita kun la spirito de la "nova evangelizado" kaj estas bazita sur la socia doktrino de la Romkatolika Eklezio kaj katolika moralo.
En la universitato, edukado estas farita ĉe la fakultatoj de medicino, sociologio, ekonomiko kaj juro, kaj mekanika inĝenierado.
Nuntempe, UCAM aljuĝas bakalaŭrojn en 18 specialaĵoj kaj pli altajn gradojn en 36 specialaĵoj (27 magistraj programoj kaj 15 PhD-programoj). La universitato konservas ligojn kun 150 altlernejoj tra la mondo. Provizi laborpostenojn por ĝiaj diplomiĝintoj estas parto de la eduka programo ĉe UCAM.