Katalin Péter, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Péter Katalin, estis hungara historiisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis János Péter (ministro), ŝia edzo estis Sándor Ausch (ŝia geedziĝa nomo estis Sándorné Ausch).
Katalin Péter[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1937 (nun 1937-01-09) en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de februaro 2020.
Biografio
Katalin Péter akiris historiistan diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1959. Post la diplomo ŝia sola laborejo estis akademia instituto en Budapeŝto, kvankam ŝi instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj Mez-Eŭropa Universitato dum multaj jaroj. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1973, ŝi doktoriĝis (DSc) en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi naskis filon en 1968 kaj ŝi ricevis premiojn inter 1987-2014.
Elektitaj kontribuoj
- A magyar főúri politika fordulata 17. század közepén (disertaĵo, 1973)
- A magyar nyelvű politikai publicisztika kezdetei. A Siralmas panasz keletkezéstörténete. (1973)
- A csejtei várúrnő: Báthory Erzsébet. (1985)
- A reformáció és a műveltség a 19. században. (disertaĵo, 1989)
- Hitújítók és hitvédők (1993)
- Házasság a régi Magyarországon. 16-17. század (2008)
- Magánélet a régi Magyarországon (2012)
Fontoj
Referencoj