Sándor Ausch

Sándor Ausch
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1922 (1922-06-16)
en Kölesd
Morto 11-an de marto 1974 (1974-03-11) (51-jaraĝa)
en Gerjen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pécs Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Katalin Péter Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Ausch [ŝAndor aŭŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ausch Sándor, estis hungara ekonomikisto. Lia edzino estis Katalin Péter.

Sándor Ausch[1][2] naskiĝis la  16-an de junio 1922 (nun 1922-06-16) en Kölesd, li mortis la 11-an de marto 1974 en Gerjen.

Biografio

Sándor Ausch maturiĝis en katolika gimnazio en Dombóvár en 1939, poste li akiris tornistan licencon, pli poste li estis tornisto en fabrikoj. En 1945 li havis postenon en la komunisma junulara organizaĵo, en la sekva jaro li akiris ekonomikan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet (1946). Post la diplomo li laboris en instituto, en 1948 kaj 1949 li estis aspiranto en Sovetunio, sed li estis abrupte hejmenvokita kaj tuj deportita (1949–1953). En 1956 li estis rehabilitita. Inter 1954-1974 li laboris en redaktejo aŭ instituto, sed interrompe li estis konsilisto en Moskvo (1961–1964). Intertempe li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis filon en 1968. Li ricevis solan premion en 1970.

Elektitaj kontribuoj

  • Egy éves a stabilizáció. 1–4. (kunaŭtoro, 1947)
  • A háború finanszírozása és az 1938–1944. évi infláció Magyarországon. (1955)
  • Az 1945–46. évi infláció és stabilizáció. (monografio kaj disertaĵo, 1958)
  • A gazdaságirányítási rendszer átalakítása a szocialista országokban. (1965)
  • A KGST országok együttműködése és fejlesztésének fő irányai. (ankaŭ disertaĵo, 1969)
  • A komplex program. A gazdasági integrációról. (1971)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!