La kastelo estis menciita por la unua fojo en 1264 de ĉarto, kaj estis tiam posedita de landsinjoro nomita Bourckard, burgrafo de Nideck. En 1336 estis menciita alia kastelo, malsupre de la unua konstruaĵo kaj posedita de la episkopo de Strasburgo.
La kastelo Nideck sekve iĝis la bieno de lokaj landsinjoroj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj, depende de la variaj regionaj konfliktoj. Ĝi estis sieĝita de la strasburganoj en 1448. La familio Müllenheim akiris la kastelon, kaj konservis ĝin ĝis 1509. Ĝi estis definitive detruita de incendio en 1636.
Vizito
La kastelo elstaras super la akvofalo Nideck, kaj estas facile alirebla por piedirantoj.
La legendo de Nideck
En 1816 aperis la legendo de Nideck en la legendaro verkita de la fratoj Grimm. El tiu teksto inspiriĝis la poeto Adelbert von Chamisso por verki Das Riesenfräulein ("La Filino de la Giganto"). Laŭ la legendo, la kastelo estis malnovtempe loĝata de gigantaj geedzoj kaj ties filino. Pro tedo, la junulino iam promenis ĝis la alzaca ebenaĵo, kaj malkovris tion, kion ŝi konsideris kiel vivantajn ludilojn. Kiam ŝi revenis al la kastelo, ŝia patro klarigis al ŝi, ke la ludiloj fakte estis homoj, kaj ili estis neperturbendaj pro tio, ke ili kultivadis kampojn por nutri la gigantojn.