Adelbert von CHAMISSO, aŭ plennome Louis Charles Adélaide de CHAMISSO DE BONCOURT (naskiĝis la 30-an de januaro1781 en la kastelo Boncourt en Francio, mortis la 21-an de aŭgusto1838 en Berlino) estis natursciencisto kaj verkisto.
Dum la franca revolucio Chamisso kun sia familio elmigris de Francio al Germanio. Post militservo en la prusa armeo li studis zoologion kaj botanikon en Berlino, sed apud tio li daŭre interesiĝis pri filozofio kaj literaturo.
Kiel natursciencisto li de 1815-18 faris ŝipan mondvojaĝon, unu jaron poste li ricevis postenon en la Botanika Ĝardeno de Berlino.
Literaturan famon li akiris pro la rakonto Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte. Krome li verkis vojaĝraportojn, sciencajn traktatojn kaj poemojn, kiuj parte estis muzikigitaj de Robert Schumann. Chamisso perfekte regis la germanan lingvon, kvankam ĝi origine por li estis fremdlingvo.
Verkoj
Peter Schlemihl’s wundersame Geschichte (rakonto, 1814)
Gedichte (poemoj, 1831)
Reise um die Welt (vojaĝraporto, 1836)
Über die Hawai'sche Sprache (scienca traktato, 1837)