Karlo Martelo de Anĵuo
|
Reĝo de Hungario(titolo, sed ne reale)
|
|
|
Persona informo
|
Carlo Martello d’Angiò
|
Naskiĝo
|
15-an de septembro 1271 (1271-09-15) en Napolo
|
Morto
|
12-an de aŭgusto 1295 (1295-08-12) (23-jaraĝa) en Napolo
|
Mortis per
|
Pesto vd
|
Tombo
|
Katedralo de Napolo vd
|
Ŝtataneco
|
Reĝlando de Napolo vd
|
Familio
|
Dinastio
|
Anĵuo-Sicilio
|
Patro
|
Karlo la 2-a de Napolo vd
|
Patrino
|
Mary of Hungary (en) vd
|
Gefratoj
|
Maria of Anjou (en) , Eleanor of Anjou, Queen of Sicily (en) , Blanche of Anjou (en) , Margareta de Anĵuo-Sicilio, Ludoviko el Tuluzo, Peter Tempesta (en) , Robert, King of Naples (en) , Raymond Berengar of Andria (en) , John of Gravina (en) kaj Filipo la 2-a de Konstantinopolo vd
|
Edz(in)o
|
Klementino de Aŭstrio (1281 (Gregoria)–) vd
|
Infanoj
|
Karolo la 1-a de Hungario, Klementa de Hungario, Beatrice of Hungary, Dauphine of Viennois (en) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
politikisto vd
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Karlo Martelo aŭ Karolo Martelo (en franca Charles Martel, hungare Martell Károly; 8-a de septembro 1271 – 12-a de aŭgusto 1295) de la dinastio Anĵuo-Sicilio estis la plej aĝa filo de la reĝo Karlo la 2-a de Napolo kaj de Maria de Hungario,[1] nome filino de la reĝo Stefano la 5-a de Hungario.
Kiam li estis 18-jaraĝa, Karlo Martelo estis sendita de la papo Nikolao la 4-a kaj de la eklezia partio kiel la titola Reĝo de Hungario (1290–1295) kiel sukcedanto de sia patrinflanka onklo,[1] la senfila Ladislao la 4-a de Hungario kontraŭ kiu la Papo estis deklarinta krucmiliton.
Li neniam sukcesis regi en la Hungara reĝlando, kie patraflanka parenco de Arpad-dinastio, nome lia kuzo Andreo la 3-a de Hungario regis tiame. Karlo Martelo tamen sukcesis postuli al la tiama reĝlando Kroatio, tiam en persona unuiĝo kun Hungario.
Karlo Martelo mortis pro pesto en Napolo. Lia filo, Karlo (aŭ Karlo Roberto), poste sukcesis akiri la tronon de Hungario kiel Karolo la 1-a de Hungario.[2]
Karlo ŝajne estis konata persone de Dante: en la Dia Komedio, la poeto parolas varme pri kaj al la spirito de Karlo kiam ili renkontiĝas en la Ĉielo de Venuso (en Paradizo VIII).
Familio
Li edziĝis al Klementia de Habsburgo (m. 1295), filino de imperiestro Rudolfo la 1-a.[3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 John V.A. Fine Jr., The Late Medieval Balkans, (The University of Michigan Press, 1994), 207.
- ↑ John V.A. Fine Jr., The Late Medieval Balkans, 208-209.
- ↑ Theresa Earenfight, Queenship in Medieval Europe, (Palgrave Macmillan, 2013), 173.
Bibliografio