En Vercelli je la 15-a de marto1722 kun Anno Kristino Ludovikino de Sulzbach (sulcbaĥ 1704-1723), kiu mortis naskante lian unuenaskitan filon Viktoro-Amadeo (Vittorio Amedeo Teodoro1723-1725 princo de Sardio kaj duko de Aosto).
En Torino je la 1-a de aprilo1737 kun Elizabeto de Loreno (1711-1741), kiu naskis al li tri gefilojn kaj mortis naskante la trian :
1) Karlo (Carlo Francesco Maria Augusto 1738-1745), duko de Aosto.
2) Viktorino (Maria Vittoria Margherita1740-1742).
3) Benedeto (Benedetto Maria Maurizio1741-1808), duko de Chablais kaj markizo de Ivrea.
Vundita de la malama sinteno de sia patro, de la frua morto de ses el siaj gefiloj kaj de siaj tri edzinoj, li fariĝis malgaja kaj ema al aŭstera pieco. Li tamen konservis la principojn kaj la konsilantojn de sia patro, sed konsentis al ili pli da agadlibereco. Sekve elstariĝis la grandaj kancelieroj Zoppi kaj Caissotto, la generalo pri financoj Chapel de Saint-Laurent, la plejpotenca markizo de Ormea kaj lia kreitulo Bogino.
Tiu taĉmento daŭrigis la politikon despotan kaj oficistaraĉan de Viktoro-Amedeo la 2-a, kaj la reĝaj deziroj pri ekonomia modernigo restis nur teoriaj kaj senefikaj.
Li unue provis militeman politikon : li alianciĝis komence kun Francio kaj Hispanio kontraŭ Aŭstrio dum la konflikto pri la heredeco de Pollando (1733-1735) kaj poste kun Aŭstrio sed kontraŭ Francio kaj Hispanio dum la konflikto pri la heredeco de Aŭstrio (1740-1748). Sed duonbonaj rezultoj poste prudentigis lin al pacema neŭtraleco dum la Sepjara Milito (1756-1763).
Ju pli pasis la tempo, des pli evidentiĝis ke la sardiaj regantoj nek komprenis nek antaŭvidis la sociajn kaj kulturajn ŝanĝojn de la jaroj 1760-70. La Reĝaj Konstitucioj de 1770 alportis nenion novan al tiuj de 1723, kaj la nova Konkordato de 1740 nur malkontentigis la Romkatolikan Eklezion.