Karl Christian Friedrich KRAUSE (Eisenberg, 6-a de majo de 1781 - Munĥeno, 27-a de septembro de 1832) estis verkisto kaj germana filozofo, konata ĉefe ĉar li estis kreinto de panenteismo kaj ĉar li kontribuis al la formado de ideologio nome Krausismo kiu inspiris la fondon de akademiaj kaj kulturaj centroj, same kiel de intelektulaj kaj politikaj grupoj de granda influo, ĉefe en hispanlingvaj landoj.
Filo de protestanta pastro, eniris en la Universitato de Jeno, kie li lernis el Fichte kaj Schelling, el kiuj li konsideris sin disĉiplo laŭ la idealisma tendenco fare de ili. Li estis privata profesoro ĉe la universitatoj de Jeno, Berlino kaj, fine, en tiu de Gotingeno, sen neniam akiri oficialan postenon, pro sia malfacila karaktero, kun sekva malpropfito por sia nombra familio. En 1817 li realigis veturon tra Germanio kaj Francio kaj estis ankaŭ en Italio. En 1830 pro sia politika sinteno estis procesita ĉe Gotingeno.
Liaj fundamentaj verkoj estas Vorlesungen über das System der Philosophie (1828), kiu enhavas la metafizikon, kaj Urbild der Menschheit (1811), krom masonismaj verkoj.