La kantono Jasper - angle Jasper County - estas unu el la 46 kantono de Usono en la subŝtato Suda Karolino. La administra centro estas la urbeto Ridgeland (kiu tamen nur parte situas en la kantono Jasper, je alia parto en la najbara kantono Beaufort). La kantono estis fondita en la jaro 1912. Ĝi estis nomita omaĝe al William Jasper.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 28 791 personoj sur areo de 1 512 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². El la areo, 1399 kvadrataj kilometroj estas tero kaj 113 akvo. La teritorio havas komunan limon kun kantono Hampton, kantono Beaufort, Kantono Chatham kaj Kantono Effingham. La loĝlokoj en la suda parto de la kantono konsidereblas antaŭurboj de la urbego Savannah sude en la najbara kantono Chatham, kiu jam apartenas al la subŝtato Georgio. En la plej suda parto, la kantono havas mallarĝan parton de la marbordo al la Atlantika Oceano.
Kvankam Ridgeland estas la administra centro de la kantono, la laŭ loĝantaro plej larĝa komunumo estas la urbo Hardeeville. Pluaj urboj kaj urbetoj estas Coosawhatchie, Gillisonville, Grahamville, Grays, Levy, Okatie, Old House, Pineland, Pocotaligo, Robertville, Switzerland, Tarboro, Tillman kaj Wagon Branch.