Kanpur (hindieकानपुर) estas urbo kaj ekonomia, komerca, religia centro en subŝtatoUtar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La angla historia nomo ĝis 1948 estis Cawnpore.
La unua necerta mencio pri Kanpur okazis en 1207, sed oni konas pli frue diversajn religiajn legendojn pri la loko. La vera mencio okazis en 1579, kiel simpla vilaĝo. En la 18-a jarcentobritoj alvenis. Ili faris el la komunumo gravan komercejon, kie estis stabo (poste garnizono) de soldatoj. Tie okazis ribelo de sipajoj.