Kampoto (kmereកំពត, Kampot, [kɑmpɔːt], "balonfiŝo") estas provinco (khaet) de Kamboĝo. Laŭ la censo de 2019 en la provinco vivis 593 829 loĝantoj[1] sur areo de 4 873 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 122 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Kampongspio, Kiên Giang, Takeo, Kebo kaj Preasihanuko. Provinca ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Kampot. La administra unuo fondiĝis en 1907. La provinco famas aparte pro la "kampota pipro", specifa variaĵo de nigra pipro nur kultivata tie.