La klimato estas seka kaj subtropika. Kvankam la precipitaĵo estas malalta, la oceano provizas per iom da humideco kaj moderigas la temperaturon kompare kun tiu de la Sonora-Dezerto, kiu troviĝas je la orienta deklivaro de la duoninsula montaro.
Kaliforni-duoninsula Dezerto troviĝas en la okcidenta parto de Kalifornia Duoninsulo, kaj okupas plimulton de la meksikaj subŝtatojMalsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. La altitudoj varias ekde montaroj en la okcident-centra parto (1 000 - 1 500 m), al ebenaĵoj de meza altitudo (300 – 600 m), kaj vastaj areoj de marbordajdunoj.
Flaŭro
La ekoregiono estas plejofte kovrita de kserofitoj, kiuj kreas variajn komunumojn depende de altitudo kaj grundo. La ekoregiono havas ĉirkaŭ 500 speciojn da vaskulaj plantoj, de kiuj iuj estas endemiaj, ekzemple Fouquieria columnaris (erikaloj) aŭ Stenocereus eruca (kaktoj).
Faŭno
Minacoj kaj konservado
Referencoj
↑Taylor H. Ricketts, Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999
angle Taylor H. Ricketts, Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999. Terrestrial Ecoregions of North America: a Conservation Assessment. Island Press, Washington DC.