|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaleo.
|
Kaleo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
Post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.
Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Kaleo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 8, la oka jupitera luno trovita en 2001 .
Nomo
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Kaleo[5].
En la helena mitologio, Kaleo (greke: Καλή: Kale) estis unu el la praaj gracioj, edzino de Hefesto.
Orbito
Kaleo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3
Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Kale, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj