La termino kakto (el la greka: "kaktos") do povas indiki aŭ la botanikan genron Cactus, aŭ la plantoj de tiu familio. Tiaj plantoj ofte havas grandan trunkon kaj haŭton kun pikiloj kaj aperas en tropika regiono. Krome, kaktoj ofte ne havas foliojn, sed ili povas havi grandajn florojn. Diversaj specioj floras nokte.
La grandeco kaj formo de kaktoj estas diversa. Ili povas esti malgranda kaj ronda, aŭ alta kaj stangeca. La plej granda specio estas Pachycereus pringlei kun skriba alteco de 19,2 metroj.[4] La plej malgranda estas Blossfeldia liliputiana (diametro de 0,01 metroj).[5]
Priskribo
Vegetaj karakterizaĵoj
Kaktoj estas plurjarajarbustoj, malofte arboj aŭ geofitoj. Preskaŭ ĉiu specio estas trunksukulentaj plantoj, kies tigoj estas tre ŝveliĝinta. La radikoj estas fajnaj, preskaŭ fibraj aŭ havas ĉe plantoj kun malforta trunksekulenteco sukulentajn bulbojn aŭ deponajn pivotradikojn. La ĉefa tigo staras, karakteristike por certaj genroj, unuope aŭ disbranĉiĝas de la bazo aŭ pli supre.
La ĉefa tigo kaj la branĉoj kreskas vertikale alten, kelkfoje grimpantaj aŭ pendantaj. La tigoj estas cilindroformaj aŭ al platikladio transformitaj. Ili ofte havas grandajn ripojn auy spiralformaj verukoj. Areoloj, kiu estas draste reduktitaj kurtŝoso, staras sur cilindraj aŭ platecaj ŝosoj ofte sur ripoj aŭ verukoj. Ili estas peltaj kaj portas dornoj, kiuj estas transformitaj folioj (folimetamorfozoj. La areoloj ofte ankaŭ estas lanaj kaj havas rigidharoj. Pelto kaj dornoj ankaŭ estas ĉe junaj semplantoj. Kelkaj specioj deĵetas pelton kaj dornoj post. La folioj, kiuj kreskas el la areoloj, kelkfoje estas kompletaj, ekzemple ĉe la subfamilio Pereskioideoj, ofte alenformaj, sukulentaj kaj efemeraj (subfamiloj Opuntioideoj kaj Maihuenioideoj) kaj ofte mankas komplete (subfamilio Kaktoideoj). Stipuloj ne ekzistas.
Kaktoj povas havi tre diversaj grandecoj. Carnegiea gigantea atingas altecon de 15 m. La plej malgranda kakto, Blossfeldia liliputana, formas platgloban korpon kun diametro de apenaŭ 1 cm. Ankaŭ la kreskorapidecoj estas tre malsamaj. Kelkaj Cereoj kreskas pli ol 1 metron po jaro. Ĉe Aztekium ritteri dum jaroj apenaŭ rimarkeblas pligrandiĝon.
Ankaŭ la vivdaŭro malsamegas. Plantoj, kiuj kreskas malrapide, fariĝas grande kaj floras mur en granda aĝo, kiel Carnegiea kaj kelkaj specioj de Ferocactus, povas fariĝi ĝis 200 jarojn. La vivdaŭro de rapide kreskantaj kaj frue florantaj plantoj male estas pli mallonga. Ekzemple Echinopsis mirabilis, kiu jam floras dum la dua vivjaro, fariĝas nur 13 ĝos 15 jarojn.
Interne de la planto la vaskulaj faskoj estas aranĝitaj rinformaj aŭ ĉe platecaj tigoj ovalformaj. Disbranĉigoj de la vaskulaj faskoj iras al la areoloj. La plantsuko preskaŭ ĉiam estas klara, nur kelkaj specioj de Mammillaria havas laktosukon.
Generaj karakterizaĵoj
La floroj kreskas ofte unuope, malofte kelkope el la areoloj, pli malofte (ĉe Mammillaria) en aŭ ĉirkaŭ la aksiloj aŭ sulkoj inter la areoloj kaj aksiloj. Ofte la floroj kreskas nur el la tre lanaj aŭ rigidharaj regionoj (Cephalium) aŭ laŭlonge de la tigoj kaj ensulkigitaj (Espostoa, Espostoopsis) aŭ finstarantaj (Melocactus, Discocactus). La floroj estas duseksaj kaj plej ofte radiosimetria, malofte unusimetria. La diametro varias de 5 mm al 30 cm, ofte la floro estas relative granda kaj ĉe malgrandaj plantoj ofte pli granda ol la planto mem. La florfolioj (kvin ĝis 50 ŭ pli) kreskas de ekstero al interno. Stamenoj ekzistas multnombre (50 ĝis 1500, malofte pli malmultaj). Depende de la poleniganto (tagpapilio, noktpapilio, vespertoj, kolibroj aŭ abeloj) la floroj malfermiĝas nokte (ofte nur dum malmultaj horoj) aŭ tage (tiam ofte dum pluraj tagoj).La floroj malfermiĝas ofte tre vaste. Ĉe tubformaj floroj la malfermaĵo nur estas malgranda. Malofte (ĉe Frailea) la floroj estas klejstogamaj kaj malfermiĝas nur esceptokaze. La ovarioj plej ofte estas epiginaj (en la subfamilo Pereskioideoj duone hipoginaj). La ovarioj havas ekstere skvamoj, dornoj aŭ lanecaj haroj.
Parencaj estas la Anakampserotacoj (Anacampserotaceae), antaŭe Portulakcacoj.[6]
La familio kaktacoj havas 100 ĝis 130 genrojn kaj 1500 ĝis 1800 speciojn. Ĝi rsta dividata en kvar subfamiliojn:
pereskioideoj (Pereskioideae) Engelm. kun la genro (Pereskia) kaj 16 specioj: ne ĝis malmulte sukulentaj plantoj (C3-plantoj) sn hloŝidoj, komplete avaluitaj folioj kaj granda, nigraj semoj sen arilo.
opuntioideoj (Opuntioideae) Burnett kun 300 specioj: plantoj junalenforme reduktitaj, sukulentaj, nur mallonge vovantaj folioj, gloŝidoj kaj plej ofte helaj semoj kaj ĉiam kun malmola arilo.
maihuenioideoj (Maihuenioideae)P.Fearn kun nur unu genro (Maihuenia) kaj du specioj matoformanta planto simile al la opuntioideoj, sed kun longdaŭraj folioj, nigraj semoj kaj sen gloŝidoj.
kaktoideoj (Cactoideae) Eaton entenas pli ol 85 orocentoj de la specioj; preskaŭ ĉiam senfolia plantoj, sen gloŝidoj kun semoj kaj arilo.
Ankaŭ la ekonomia utiligado de la kakto havas sian originon ĉe la aztekoj. La enhavo je alkaloidoj en kelkaj kaktoj la indiĝenoj de Nordameriko uzis por ilia ritoj. El la dornoj de kelkaj kaktoj ili faris fiŝhokojn.
Dum la jaroj kaktoj estas pli kaj pli ŝatataj. Ofte ili estas modplantoj. Ekde la komenco de la 20 jarcento la intereso pligrandiĝas kontinue, escepte dum la du mondmilitoj. La komercaj interesoj kaŭzis ekspluatigon de la naturaj vivejo de la kaktoj. Multaj specioj estas minacataj je ekstermado. Aliflanke ankaŭ hodiaŭ oni trovas novajn kaktajn variojn aŭ speciojn..
↑R. Nyffeler, U. Eggli: Disintegrating Portulacaceae: A new familial classification of the suborder Portulacineae (Caryophyllales) based on molecular and morphological data. In: Taxon. Band 59, Nummer 1, 2010, S. 227-240.