Kabineto Grósz [grOs] estis la sepa registaro post la Hungara revolucio de 1956, samtempe la antaŭlasta kabineto de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon en la jaroj 1987 kaj 1988 resume pli ol jaron. En tiu periodo kontraŭloj de la socialismo jam iĝis tre aktivaj.
Historio
Post longa gvidado de Kabineto Lázár János Kádár nomumis ĉefministro fidelan komuniston Károly Grósz. Grósz havis la teorion pri reformita socialismo kaj li plene forĵetis la kapitalisman sistemon. En 1988 li sukcese abdikigis Kádár-on kaj li mem estis ankaŭ la ĉefpartiestro. Teorie ĉesis erao de Kádár, tamen la sekvaj 2 jaroj estis daŭrigo de tiu sistemo, do la kadarismo finiĝis praktike en 1990. Grósz oficiale vizitis Amerikon, kiu signifis la novan politikan vojon, krome li sensukcese renkontiĝis kun Nicolae Ceaușescu. Grósz ne aŭdis voĉojn de la malkontentaj hungaroj, tial la partio mem agis kaj aperis la lasta socialista Kabineto Németh.
Listo de membroj
- Károly Grósz – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Frigyes Berecz, Judit Csehák, István Horváth (ministro), József Marjai, László Maróthy, Péter Medgyessy – vicĉefministroj
- Imre Pozsgay - ŝtatministro
- János Kamara – ministro pri enlandaj aferoj, poste István Horváth
- Péter Várkonyi - ministro pri eksteraj aferoj
- Ferenc Kárpáti - ministro pri defendo
- Zoltán Juhár – ministro pri enlanda komerco (la ministerio jam ne funkciis en 1988)
- Péter Veress – ministro pri eksterlanda komerco (la ministerio jam ne funkciis en 1988)
- József Marjai – ministro pri komerco, poste en la lastaj du monatoj Tamás Beck (la ministerio funkciis nur en 1988)
- László Medve – ministro pri sano
- László Somogyi (ministro) – ministro pri konstruo kaj urboevoluo
- Kálmán Kulcsár - ministro pri justico
- László Kapolyi – ministro pri industrio, poste Frigyes Berecz
- László Maróthy - ministro pri medio kaj akvo (la ministerio funkciis nur en 1988)
- Lajos Urbán - ministro pri transporto
- Jenő Váncsa – ministro pri agrikulturo kaj nutro
- Béla Köpeczi – ministro pri eduko, poste Tibor Czibere
- Péter Medgyessy - ministro pri financo, poste Miklós Villányi
- Judit Csehák - ministro pri sano
- László Maróthy - gvidanto de Tutlanda Planada Oficejo (nur en 1987), poste János Hoós (ministro)
- László Ballai - gvidanto de Centra Popola Kontrola Komisiono
Fontoj