Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Kázmér Vajnovszki

Kázmér VAJNOVSZKI [vajnovski] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Oradea la 11-an de februaro 1928 kaj mortis en Bukareŝto la 21-an de septembro 2002.

Kariero

Kázmér Vajnovszki akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Bukareŝto (1972). Li debutis kiel ĵurnalisto en gazeto Új Élet de Oradea (1946–48). Pli poste li estis interna kunlaboranto de Ifjúmunkás (1948–49, 1958–60), Romániai Magyar Szó (1949–52), Előre (1956–58). Inter 1961–70 li redaktis la revuon Könyvtári Szemle, de 1970 li laboris en la redakcio de A Hét ĝis sia pensiuliĝo (1991). Li tradukis el rumana lingvo.

Reportaĵvolumoj

  • Győz az élet (Buk. 1958); Egyedül? (1973); Kísértő éjszaka. Riport a földrengésről. 1977. márc. 4. (1978).

Fonto

Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Portal di Ensiklopedia Dunia

Kembali kehalaman sebelumnya