SZABÓ Károly (sabo:) estis hungara historiisto, bibliografo, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Köröstarcsa la 17-an de decembro 1824 kaj mortinta en Koloĵvaro la 31-an de aŭgusto 1890.
Szabó studis en kolegio de Debreceno (1833 – 42), juron en Késmárk (1842 – 43). Li havigis diplomon de advokato en 1845. Inter 1855 – 59 li instruis en Nagykőrös. De 1859 li estis bibliotekisto de la Erdélyi Múzeum-Egyesület kaj instruisto en la reformita kolegio de Koloĵvaro, de 1873 profesoro pri historio de la Universitato de Koloĵvaro, en 1882 – 83 ĝia rektoro. Li estis la esploristo de la malnova hungara literaturo kaj historio. Li estis tradukisto de Sofoklo kaj Eŭripido, de historiaj verkoj de Augustin Thierry.