La jud-kartvela lingvo aŭ kartvele ყივრული, ankaŭ nomata Kivruli aŭ Qiwruli, estas la tradicia lingvo de la judoj de Kartvelio. Eblas konsideri ĝin dialekto de la kartvela lingvo, kun multaj hebreaj kaj arameajpruntvortoj, sed malgraŭ tiuj vortoj nejudaj kartveloj povas relative bone kompreni ĝin. Temas pri la sola sudkaŭkaza juda lingvo. Ĝia statuso kiel malplimulta lingvo en Kartvelio estas temo de multaj debatoj.
Tutmonda disvastiĝo
La jud-kartvela lingvo nun ankoraŭ parolatas fare de inter 60 000[1] kaj 79 800[2] personoj, el inter ili
La lingvo estas en akuta danĝero de formorto, aparte en Israelo, ĉar multaj infanoj de kartveldevenaj gepatroj kreskas unulingve hebrelingvaj. En Kartvelio la lingvo ĝis nun ne havas oficialan statuson, kaj ne estas granda ŝanco ke tio ŝanĝiĝos, ĉar kontinue multaj kartvelaj judoj forlasas la landon kaj tial la nombro de parolantoj en Kartvelio daŭre malplimultiĝas.