Johano de Montfort / Moñforzh (naskiĝis ĉirkaŭ 1294 en Hennebont ; mortis la 26-an de septembro 1345 en Hennebont ) estis filo de Arturo la 2-a , duko de Bretonio , kaj de Yolande de Dreux , dukino de Montfort l'Amaury.
Blazono de Johano de Montfort
Vivo
La 30-an de aprilo 1341 , la duko Johano la 3-a de Bretonio mortis sen heredanto. Lia duonfrato, Johano de Montfort kandidatiĝis al sukcedo, kiun tuj postulis ankaŭ Johana de Pentievro nevino de Johano la 3-a kaj edzino de Karlo de Blois nevo de la reĝo de Francio Filipo la 6-a .
Komenciĝis do la sukceda milito de Bretonio, kiu daŭros dum dudeko da jaroj. Oni nomis la militon ankaŭ tiun de la du "Johana"j, pro la nomoj de la dukinoj: Johana de Penthièvre kaj Johana de Flandrio, edzino de Johano de Montfort.
Edziĝo kaj gefiloj
En la jaro 1329 en Chartres li edziĝis al Johana de Flandrio (naskiĝis en 1295 ; mortis en 1374 ) filino de Ludoviko la 1-a de Flandrio , duko de Nevers , kaj de Jeanne de Rethel, dukino de Rethel . Ili havis jenajn gefilojn:
Johano la 5-a (naskiĝis en 1339 ; mortis en 1399 ), duko de Bretonio
Jeanne (naskiĝis en 1341 ; mortis en 1399 ), dukino de Richemont, edziniĝis al Ralph Basset de Drayton