Dreux estas franca komunumo lokita en la departemento Eure-et-Loir kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj havas proksimume 32 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Drouais aŭ Durocasses en la franca lingvo.
Geografio
Dreux situas en natura pelvo, je la kunfluo de la riveroj Eure, Blaise kaj Avre. Lokita inter Normandio, Francilio kaj la natura regiono Beauce, Dreux ĉiam restis grava komerca vockruciĝo en nordokcidenta Francio. La urbo troviĝas ĉe la akso Parizo-Alençon, sed ankaŭ ĉe la akso Rueno-Chartres-Orleano.
Historio
Dreux estis la ĉefurbo de la gaŭla tribo Durokasoj.
Dreux estas hejmo de la dinastio de Dreux, branĉo de la Kapetidoj.
Partneraj urboj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj