Johano Ernesto la 4-a (* 25-an de decembro 1696 en Vajmaro; † 1-an de aŭgusto 1715 en Frankfurto ĉe Majno), el la ernestida linio de la nobelfamilio Wettin, estis duko de Saksio-Vajmaro kaj komponisto.
Johano Ernesto estis muzike treege talentita. En frua junaĝo li estis edukata far vajmara kortegomuzikisto Eilenstein kaj komponis ĉ. 19 konĉertojn. Li havis influon sur Johann Sebastian Bach dum ties vajmara periodo.[1] La konĉerto por klavarinstrumento en C-maĵoro de Bach ekestis en 1713/14 laŭ tiu de princo Johano Ernesto.[2]. Post la morto de Johano Ernesto Georg Philipp Telemann publikigis ties konĉertojn.
Literaturo
- Johann Samuel Ersch: Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste, Leipzig 1842, II./21., S. 260(Digitalisat)
- Jeanne Swack: Johann Ernst von Sachsen-Weimar als Auftraggeber. Bemerkungen zum Stil der ‚Six Sonates à Violon seul' (1715) von Georg Philipp Telemann, in: Telemanns Auftrags- und Gelegenheitswerke. Funktion, Wert und Bedeutung, Oschersleben 1997
Eksteraj ligiloj
Referencoj