Johann Georg Lingemann

gimnazio en Heilbad Heiligenstadt (Bahnhofstraße 17), nomite por Lingemann
furora mapo de Eichsfeld kreita de Lingemann (1806)

Johann Georg LINGEMANN (naskiĝinta la 8-an de aprilo 1770 en Heiligenstadt, mortinta la 22-an de septembro 1830) estis germana pedagogo.

Vivo

Post frekvento de gimnazio en sia naskiĝurbo li studis teologion ĉe la universitato de Majenco. De 1796 li instruistis, komence je Duderstadt kaj ekde 1797 ĉe la katolika gimnazio de Heiligenstadt. Inter 1805 ĝismorte li lernejestris. Liaj ĉefaj fakoj estis fiziko kaj matematiko.

Jam en 1803 li organizis la unuan precizan termezuradon de Eichsfeld, kion asistantis intertempe eĉ talentaj lernantoj. Lingemann por tio daŭre havis sciencan kontakon kun profesoro Gauß je Göttingen. En 1806 li eldonis la unuan kvalite senriproĉan mapon de Eichsfeld.

Gimnazie li instalis bibliotekon kaj prizorgadis ties aktualigon. Krome li klopodis venigi al Heiligenstadt bibliotekojn de la post 1806 neniigitaj monaĥejoj de Gerode kaj Reifenstein. En 1816 li enkondukis kiel devigan fakon gimnastikado kaj en majo 1816 estiĝis laŭ lia instigo - antaŭ la kapelo ĉe la Malnova Burgo - gimnastiktereno. Jam en septembro de 1816 okazis tie la unua publika elmontra gimnastikspektaklo.

Lingemann ankaŭ volis certigi bonkvalitan trejnadon de instruistoj. En 1814 li kvazaŭ fondis etan porinstruistan seminarion en Heiligenstadt metonte je dispono al estontaj instruistoj propran ĉambron ene de la gimnazio ĉe Kollegiengasse (kie nun estas Eichsfeld-muzeo). En 1825 danke al li kaj al Heinrich Kellner naskiĝis la kantista societo Singverein Heiligenstadt.

Honoroj

Gimnazio en Heilbad Heiligenstadt estas nomata por li Johann-Georg-Lindemann-Gymnasium. Ankaŭ strato en Heilbad Heiligenstadt portas lian nomon Lingemannstraße.

Fonto

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!