Johann Ernst Daniel BORNSCHEIN, ankaŭ: Johann Friedrich Kessler kaj Christian Friedrich Möller, (naskiĝinta la 20-an de julio 1774 en Prettin, mortinta la 1-an de aprilo 1838 en Gera) estis germana dramisto kaj romanverkanto.
Post studoj inter 1793 kaj 1797 en Lepsiko kaj Wittenberg li verkis la unuajn distrajn verkojn. Tiam li (de 1799) estis librovendisto en Lepsiko kaj korektisto ĉe diversaj eldonejoj. En 1802 li fondis propran artaĵvendejon en Gera kie li aktivis kiel eldonisto de la loka gazeto.
Bornschein gravis kiel popolarhistoria verkisto kiu antaŭ ĉio pritraktis tiutempajn temojn, ekz. pri Napoleono Bonaparte aŭ aktualaj teatraĵoj kaj ties enscenigoj. Ne nur liaj komikaj-satiraj sed ankaŭ la hororaj romanoj trafis la guston de la averaĝa leganto. Sed la neindulgajn kriteriojn de la recenzantoj ili tute ne sufiĉis.
Inter la fruaj rabistaj romanoj menciindas lia verko Antonia della Roccini, die Seeräuber-Königin, kvazaŭ privirina kontraŭo al la verko Rinaldo Rinaldini, der Räuberhauptmann de Christian August Vulpius.