Johann Christian STARK, ankaŭ: Starck/Starke, (naskiĝinta la 13-an de januaro 1753 en Oßmannstedt, mortinta la 11-an de januaro 1811 en Jena) estis germana medicinisto, medicinprovizada modernigisto kaj kortega konsilisto. Li estis la kutima kuracisto de Goeto, Ŝilero kaj la grandduka paro je Vajmaro.
Estante filo de juĝisto li edukiĝis fare de pastro Johann Christian Volkhart kaj ekstudis en novembro 1773 ĉe la universitato de Jena. En 1777 li samloke doktoriĝis defendinte la tezon De tetano eiusque speciebus praecipuis. En 1779 li iĝis eksterorda kaj en 1784 orda profesoro pri medicino kaj vicestro de la akuŝejo de Jena. En 1786 oni nomumis lin konsilisto kortega de Saksio-Vajmaro kaj kutimkuracisto de dukino Anna Amalia kaj duko Karlo Aŭgusto. Ankaŭ Ŝileron li flegis. En 1804 li ekestris la akuŝejon de Jena.
En Leutenthal li iĝis hereda, feŭda kaj juĝa persono. Krome engaĝiĝis li pri la administrado altlerneja: en la vintra semestro 1803 li estis dekano de la fakultato pri medicino. De 1789 li anis ĉe Leopoldina-akademio[1]. En 1808 Napoleono Bonaparte nomumis lin kavaliro de la honora legio - kune kun Goeto, Christoph Martin Wieland kaj urbestron Georg Wilhelm Vogel.[2]
Stark pioniris en la publika sanecprovizado, antaŭ ĉio ginekologie. Du liaj disĉiploj, Adam Elias von Siebold kaj Franz Christian Brunatti, digne kontinuigis la atingojn de Stark (Brunatti ekz. en Gdansko, ankaŭ rilate al moderna instruado de akuŝistinoj). De 1787 Stark eldonis la fakgazeton akuŝadan "Archiv für Geburtshilfe, Frauenzimmer und Neugeborener Kinder Krankheiten".
Stark edzinigis en 1783 Louise Friederike Christiane Polz; filoj liaj estis i.a. la teologo Christian Ludwig Wilhelm Stark kaj la kuracisto Karl Wilhelm Stark. Nevo lia estis la kuracisto Johann Christian Stark la Juna.