Joan CAMPDELACREU i FORÉS (Barcelono, 1887-1948) estis domkonstruisto kaj esperantisto. Li esperantiĝis en 1908. Prezidanto de la esperanto-grupo "La Rondo" de Barcelono (1912), kunfondinto de la sam-urba grupo "Fajro" (1913), elektita estrarano de la Kataluna Esperantista Federacio (KEF) (1913), ĉeforganizinto de la 8-a kataluna esperanto-kongreso en Manlleu (1919).[1]. Lia edzino, Conxita Llagostera, estis esperantistino el Manlleu, kaj ili interkonatiĝis en esperanto-aranĝo. Ankaŭ lia pranepo Hèctor Alòs estas esperantisto. Li ankaŭ aktivis en la gastigo de aŭstraj infanoj fare de hispanaj esperantistoj inter 1920 kaj 1922.
Li kontraŭis la decidon de la Kataluna Kongreso de 1928 malfondi KEF por spiti la postulojn de la guberniestro de Barcelono dum la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera kaj kunfondis la reĝim-akordan "neŭtralan" Katalun-Balearan Esperanto-Federacion (KBEF), kies vicprezidanto li fariĝis. Post la falo de la diktatoro en 1930 kaj la refondo de KEF, kun aliaj fondintoj de KBEF li fondis en Barcelono la Zamenhofan Instituton en 1931.[2]
Referencoj
- ↑ Marco Botella, Antonio. Esperanto en Katalunio (1887-1987). Barcelono: Barcelona Esperanto-Centro, 2005, p. 334
- ↑ Poblet i Feijoo, Francesc. "La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera". En: Francesc Poblet i Feijoo kaj Hèctor Alòs i Font, Historio de esperanto en la Kataluna Landaro. Barcelono: Kataluna Esperanto-Asocio, 2010, p. 275-283.