Jiĉina montetaro (ĉeĥe: Jičínská pahorkatina) estas montetaro kaj geomorfologia tutaĵo nordoriente de Nordbohemia tabulo. Ĝi prenas partojn de distriktoj Jičín kaj Trutnov en Regiono Hradec Králové, Mladá Boleslav en Mezbohemia regiono, Liberec, Jablonec nad Nisou kaj Semily en Regiono Liberec. La plej alta punkto estas montopinto de monto Sokol (562 m). En la okcidenta parto de la teritorio troviĝas PPR Bohemia paradizo, granda parto de la teritorio apartenas en pli vaste komprenata turisma regiono Bohemia paradizo. La montetaro ricevis la nomon laŭ urbo Jičín.
Situo
Jiĉina montetaro tiriĝas plejparte en direkto nordokcidento – sudoriento proksimume inter urboj Český Dub, Turnov, Dvůr Králové nad Labem kaj Mladá Boleslav. Nordokcidente ĝi estas limigita de Ralska montetaro, norde de Ještěda-kozákova montodorso kaj Karkonoŝa cismontaro, oriente ĝi mallonge kontaktiĝas kun Orlica tabulo, sude ĝi najbaras kun Orientelba tabulo kaj Mezelba tabulo kaj sudokcidente kun Jizera tabulo.
Pli grandaj urboj
Sur la teritorio de la tutaĵo situas distriktaj urboj Jičín kaj Mladá Boleslav, pluaj pli grandaj urboj Turnov kaj Dvůr Králové nad Labem. El pluaj malpli grandaj urboj ĉi tie estas Hořice, Mnichovo Hradiště, Bakov nad Jizerou, Lázně Bělohrad, Český Dub, Sobotka kaj Dolní Bousov.
Pluaj fotoj