Jens STOLTENBERG (naskiĝis la 16-an de marto 1959 en Oslo) estas norvega politikisto, membro de la politika partio Arbeiderpartiet.
Li estis 34-a ĉefministro de Norvegujo en 2000-2001, kaj denove ekde la 17-a de oktobro 2005 ĝis 2013. De la 1-a de oktobro 2014 ĝis la 30-a de septembro 2024 Stoltenberg estis ĝenerala sekretario de NATO. Lia oficperiodo koincidis kun la ekapero de milito en Ukrainio kaj la plej granda defenda evoluo de NATO ekde Malvarma Milito.
Vivo
Li naskiĝis la 16-an de marto 1959 en Oslo. Lia patro estis Thorvald Stoltenberg (1931-2018), politikisto kaj iama defendministro, ambasadoro. Lia patrino estis Karin Stoltenberg (1931-2012), genetikisto. La familio Stoltenberg estas bonkonata norvega familio kun politikaj tradicioj.
Li studis ekonomikon ĉe la Universitato de Oslo.
En la jaroj 1979-1981 li estis ĵurnalisto de la Arbeiderpartiet.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |