Jedward estas irlanda popmuzika duopo konsistanta el la ĝemeloj John kaj Edward Grimes (naskiĝis la 16-an de oktobro 1991 (nun 1991-10-16) en Dublino, Irlando, do nun 33-jaraj). Konataj interalie pro siaj karakterizaj frizaĵoj de blondaj bukloj, ili unue publike aperis kiel John & Edward en la brita televida kantokonkurso The X Factor de 2009.
La duopo reprezentis Irlandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo kaj en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, ambaŭfoje pasis al la finalo, kaj en 2011 fine atingis la 8-an pozicion.
Eksteraj ligiloj