La 56-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Düsseldorf, Germanio, post kiam la reprezentinto de tiu lando (Lena Meyer-Landrut), per la kanto "Satellite", ricevis la premion de la festivalo en 2010 per entute 246 poentoj. Komence estis pripensita la realigado de la festivalo inter la 17-a kaj la 21-a de majo2011, la televidĉeno ARD/NDR decidis plifruigi la datojn je unu semajno (inter la 10-a kaj la 14-a de majo) por eviti problemojn pro la elsendado de kelkaj sportaj eventoj okazontaj dum la lastaj semajnoj de la monato. Pro la plej bonaj infrastrukturoj, la ĉefurbo de la germana ŝtato Nordrejn-Vestfalio sukcesis gastigi la sidejon de la kantokonkurso. Aliaj kandidatoj estis Berlino (la germania ĉefurbo) kaj Hanovro. Festivalejo estis la kunvenejo ESPRIT Arena je 5 minutoj de la urbocentro.
Estis la unua fojo kiam Germanio organizis la festivalon post la unuiĝo de la lando, kaj la tria fojo kiam ARD/NDR okupiĝis pri la realigado.