Jan Nepomuk ŠKROUP (naskiĝis la 15-an de septembro 1811 - mortis la 5-an de majo 1892) estis ĉeĥa komponisto, frato de František Škroup.
Ekde 1836 li estis muzikestro en Nobelar-teatro en Prago kaj direktoro Sofia-akademio (1844-1849) kaj muzikestro de katedralo de sankta Vito.
Li komponis katedralan muzikon por kantĥoroj kaj eldonis lernolibron de kantado Manuale pro sacris functionibus.