Johannes Rijk Gerardus (Jan)[1]ISBRÜCKER (naskiĝis la 19-an de julio1889 en Hago, mortis la 20-an de januaro1967[2]) estis nederlanda inĝeniero, kiu esperantistiĝis en 1909. Post la Dua Mondmilito li skribis sian nomon sen tremaoj (do Isbrucker, la prononco restis la sama).
Vivo
Profesie Jan Isbrücker estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.
Limburg Brouwer, P. A. S. van: Akbar : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans).
Vondel, Joost van den: Gysbreght van Aemstel: la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
Vondel, Joost van den: Josef en Dotan (1937)
Bibliografio
1936: Foto en La Praktiko 1936/5 (51), p. 7 okaze de estrarkunsido de UEA dum pasko 1936 en Ĝenevo kun s-roj Cecil C. Goldsmith, la nova direktoro de UEA, M. Movo, Parizo, Louis Bastien, prezidanto, Malmgren kaj Hugo Steiner, estraranoj.
1935: Biografio. En: Revuo Esperanto (UEA) Jan. 1935, p. 8 (kun foto).