La celo de ĉi tiu libro estis servi al la studantoj kaj ekzamenontoj kiel resumo pri la Esperanta literaturhistorio, konigi al ili la verkistojn kaj la enhavon de la plej gravaj verkoj el la originala esperantlingva literaturo, kaj la tradukojn el la diversaj naciaj lingvoj.
Recenzo
„ En 35 paĝoj oni donas al la leganto birdperspektivan rigardon super la ĉefaj verkoj en nia lingvo, kun demandaro por helpi la memoron. (Oni nomas kelkajn bagatelaĵojn, kaj forgesas verkojn vere gravajn — neeviteblaĵo !) Sekvas 20-paĝa resumo de 11 verkoj. Utila libro por kandidato al la Licenciata Diplomo. ”