József Bayer [jOĵef bAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer József estis hungara literaturhistoriisto, teatrohistoriisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1888).
József Bayer [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1851 en Baja. Li mortis la 14-an de decembro 1919 en Budapeŝto.
József Bayer frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Komence li instruis en Sopron, poste li revenis al Budapeŝto. Inter 1881-1884 li estis ĵurnalisto, dume li konatiĝis kun famaj artistoj. Ĝis la emeritiĝo en 1912 li instruis daŭre en Budapeŝto, dume li okupiĝis pri arthistorio kaj teatrohistorio.