BAJZA József estis hungara literaturhistoriisto, historiisto, ano de MTA naskiĝinta en Fugyivásárhely la 31-an de januaro 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de januaro 1938. Li estis nevo de la pli juna frato de kritikisto József Bajza.
Bajza estis ekde 1906 kunlaboranto, poste sekciestro de MNM. Ekde 1923 li estis universitata profesoro pri la kroata lingvo kaj literaturo de Universitato Budapeŝto.