BÁNÁTI SVERÁK József [ba:na:ti ŝvera:k] estis hungara pentristo naskita en Temeŝvaro la 6-an de januaro 1897 kaj mortinta la 3-an de januaro 1951 en Szentendre.
József Bánáti Sverák studis en hungara arta altlernejo de Budapeŝto ĉe István Réti inter 1917-18 kaj 1921-26. Li estis unu el siaj pentristkunuloj, kiuj fondis la Artistkolonion de Szentendre. De 1937 li definitive loksidiĝis en Szentendre kaj li laboris kiel desegninstruisto de la loka gimnazio ĝis sia morto.