Jászárokszállás [jAsAroksAlAŝ] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en Distrikto Jászberény. La loknomo signifas hungare jaso-sulkego-tranoktejo.
Jászárokszállás estas la plej norda jasa loko, ne tro for de grava ŝosea kaj fervoja trafikvojoj inter Budapeŝto kaj Miskolc. Oni okupiĝas pri agraraj produktoj. Najbara vilaĝo estas Csány [ĉanj], kie oni produktas la plej bonajn akvomelonojn.
Ŝajnas, post Kristo 300 jarojn tie konstruiĝis longa sulkego (remparo), onidire Remparo de Ĉorso. Ĝis la 20-a jarcento tio estis videbla. La regiono apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. En 1756 la komunumo ricevas rangon kampurbo, iĝis urbo ekde 1991. Nuntempe la kuracbanejo prosperas.
En Jászárokszállás naskiĝis: