HUSOVSZKY János (huŝovski)) estis rumanuja hungara pentristo naskita en Nagybánya la 8-an de oktobro 1883 kaj mortinta en Seini la 22-an de decembro 1961.
Biografio
Husovszky studis en la Artistkolonio de Baia Mare ekde 1913. Li estis unu el vicprezidentoj de la kolonio. La komunista reĝimo konfiskis lian havaĵon kaj indikis al li devigloĝejon en urbo Seini.
Ekspozicioj
- Ekde 1920 li partoprenis en komunaj ekspozicioj de la kolonio.
Fonto
- Murádin Jenő: Nagybánya- A festőtelep művészei, Miskolc, 1994.