János FAJÓ [jAnoŝ fajO], hungare Fajó János estis hungara pentristo. Li estas spirita heredanto de Lajos Kassák.
János Fajó naskiĝis la 9-an de februaro 1937 en Orosháza, li mortis la 8-an de julio 2018.
Biografio
János Fajó frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1956-1961. Komence li instruis, baldaŭe li studvojaĝis en Sovetunio, Egipto, Vieno, Londono, Parizo. En la 1970-aj jaroj Imre Bak, János Fajó kaj István Nádler fondis modernan pentristan rondon. Inter 1976-1988 li estris ekspoziciejon en Budapeŝto. Liaj verkoj pro la geometriaj formoj precipe eksterlanda havis sukcesojn. Li ricevis premion Kossuth en 2008, en 1985 alian premion.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto)
- 1968, 1970, 1990, 1995, 2000, 2004, 2008 Budapeŝto
- 1973 Esztergom
- 1975, 1979 Székesfehérvár
- 1980 Szeged, Debrecen
- 1983 Nagykanizsa, Szeged
- 1985 Romo, Székesfehérvár
- 1988 Békéscsaba, Miskolc, Berlino, Zürich
- 1997 Vieno
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto)
- 1962, 1963, 1964, 1969, 1971, 1977, 1981, 1988, 1991, 1996, 2006, 2008 Budapeŝto
- 1964 Zagrebo, Beogrado
- 1967 Miskolc
- 1969 Varsovio
- 1970 Pécs, Salgótarján, Poznań, Łódż
- 1971 Vieno
- 1973 Graz
- 1977 Győr, Düsseldorf
- 1981 Toronto
- 1992 Bolzano
- 2007 Győr
- 2011 Dallas
Verkaro (elekto)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj