Ivo Baueršíma

Ivo Baueršíma
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17) (93-jaraĝa)
en Jihlava
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Igor Bauersima (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo
topografo
topographer (en) Traduki
universitata instruisto
geodeziisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ivo BAUERŠĺMA (naskiĝis la 17-an de septembro 1931 en Jihlava, Ĉeĥoslovakio) estas ĉeĥdevena svisa astronomo kaj termezuristo.

Li estas patro de la dramisto kaj surscenigisto Igor Bauersima.

Vivo

Li studis ĉe la Fakultato de Geodezio de la Ĉeĥa Teknika Universitato de Prago, ĉefe pria temo estis Geodezia astronomio. La laboro pri lia disertaĵo estis interrompita en 1968 pro la Invado en Ĉeĥoslovakion fare de la trupoj de la Varsovia Traktato. En aŭgusto 1968 li migris en Svision kun sia edzino Nadia kaj ilia filo Igor.

Li laboris de 1968 ĝis 1977 kiel helpanto ĉe la Institoto de Astronomio de la Universitato de Berno kaj ricevis sian Ph.D en 1976.

Kun Paul Wild, li malkovris la asteroidon 9711 Želetava la 7-an de aŭgusto 1972.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!