Ivan VI, aŭ'Ivan la Sesa [1] estas 144-paĝa kvinakta historia teatraĵo, verkita de Geraldo Mattos kaj eldonita fare de Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Rio de Ĵanejro en la jaro 1953.
La vortoj de Voltaire estas moto de la teatraĵo.
Kurta skizo: Argumento - antaŭparolo de la verkinto. Al mi ŝajnas, ke Katarino liveris al la dramaturgiistoj temon por grandioza tragedio! -
La tragedio terras pri la malfeliĉa Ivan VI-a, kruele enkarcerigita dum sia tuta mallonga vivo (1740-1764) pro la ambicio de du virinoj: Elizabeto kaj Katarino la Granda. Kiam grupo de konspirantoj provis liberigi lin, li estis laŭ carina ordono, murdita de la provosoj. La teatraĵo ne estas perfekta, sed multepromesa verko de juna brazila poeto. Li scias esprimi riĉajn pensojn, kaj sentojn en simpla, preskaŭ klasika lingvo. La verso estas kvinpieda jambo, plej ofte kun ekstra silabo; tiamaniere la verkisto evitas eliziojn. Du sinsekvaj versoj ĉiam rimas en tre feliĉa maniero. Amantoj de poezio aĉetu kaj laŭtlegu tiun ĉi libron.