La itala teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo havis 112 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la itala teamo estis Isolde Kostner. La sportistoj atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.
Kunordigis la teamon la Itala Olimpika Komitato (itale Comitato Olimpico Nazionale Italiano, CONI).