Je la 19.45 marŝalo Pietro Badoglio anoncis radie, ke dum la nokto la armeo estos dissolvita; kelkajn tagojn poste, kiam germanoj transprenis la regadon de Romo, li fuĝis suden al Brindisi. Mussolini estis arestita de italaj aŭtoritatoj, sed je la 12-a de septembro liberigita de germanaj paraŝutistoj.
La faŝismaj gvidantoj, kiuj volis daŭrigi la rezistadon, establis la Socialan Respublikon en la norda parto, kvankam ili tie estis batalataj de italaj partizanoj. Mussolini je la 23-a de septembro iĝis estro de la respubliko.
RSI havis proprajn juron, poŝton kun poŝtmarkoj, armeon (ENR = Esercito Nazionale Repubblicano = Nacia Respublika Armeo) kaj radion, eĉ aŭtomobilsignojn.
Dum la Itala Socia Respubliko, la komunista Bombacci propagandis socialigon de la ekonomio kaj 76 fabrikoj estis socialigita (Pirelli,Hoepli,Motomeccanica,Falk,Breda).
La germana influo
La respubliko tamen ne estintus vivkapabla longe sen protekto de germanaj trupoj, kiuj aplikis represaliojn kontraŭ partizanoj kaj eĉ kontraŭ la loĝantaro (vidu Masakro de Marzabotto). Fakte la germana influo al la respubliko estis konsiderinda. RSI parte transprenis leĝojn de la germana regno kaj ne malhelpis fortransportadon de italaj judoj al la koncentrejoj.
La fino de RSI
Oficiale oni konsideras fino de la respubliko la 25-an de aprilo1945, kiam Mussolini foriris de Salò por rifuĝi en Svislando. La lastaj germanaj unuoj en Italio kapitulacis je la 2-a de majo.