La Itala konkero de Brita Somalilando estis parto de la Orientafrika Kampanjo (1940–1941), kiu okazis en aŭgusto 1940 inter la metropolaj fortoj de Italio, Eritreo kaj Somalio de Faŝisma Italio kaj de britaj, komunumaj kaj Somaliaj neregulaj fortoj. La Itala ekspedicio al Brita Somalilando intencis ekspluati la movebleon kaj rapidon sed tio estis malhelpata de la malfacila somalia tereno, pluva vetero kaj de la brita defendo de la kolonio, partikulare en la Batalo de Tug Argan (11a–15a de aŭgusto).
Italaj atakoj havis la avantaĝon de artilerio kaj la nombrosuperitaj britaj, komunumaj kaj imperiaj fortoj estis laŭgrade elĉeritaj kaj malrapide flankigitaj ĝis la restantaj fortifikitaj altaĵoj estis vundeblaj kaj kaptitaj iompostiome. Post la malvenko de kontraŭatako al la Mirgo Trapasejo, la loka komandanto, Major-Generalo Reade Godwin-Austen havis malmultajn homojn por elteni la situacion kaj defendi eskapejon; tiel li ricevis permeson retiriĝi al Berbera.
La Britoj klopodis ariergardan agadon en Barkasan la 17an de aŭgusto kaj poste retiriĝis post malheliĝo, sed la improvizita evakuadorezultis pli bone ol atendite kaj ankaŭ la dua blokadpozicio en Nasijeh estis abandonita. La Itala antaŭeniro estis bremsita ĉar la ŝoseoj estis enkotigitaj pro pluvoj kaj la aerodromo ĉe Berbera estis neatendite protektita de soldataro, kio malebligis atakon. La Brita malvenko estis polemika kaj okazigis malbonigon de la rilatoj inter Generalo Archibald Wavell, la area komandanto, liaj subuloj kaj la ĉefministro Winston Churchill.
La Italia konkero de Brita Somalio estis la ununura italia venko kontraŭ la aliancanoj sen helpo de germanaj trupoj en la Dua Mondmilito. Marte de 1941, Brita Somalilando estis rekaptita de Britio kaj de la komunumaj fortoj dum la "Operation Appearance" (Operaco Apero). La fina restaĵo de italia gerila movado pludaŭris reziston en Brita Somalio ĝis somere de 1942.