István Juhász [iŝtvAn juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász István estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2013).
István Juhász [1] naskiĝis la 2-an de julio 1943 en Budapeŝto.
István Juhász frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1961-1966, poste li tuj ekinstruis samloke en la universitato. En 1974 li eklaboris en matematika instituto. En 1977 li doktoriĝis el matematiko. Li estis gastoprofesoro en Usono, Kanado, Nederlando, Izraelo, Brazilo, Italio. Li partoprenis en redaktadoj de Studia Scientiarum Mathematicarum kaj Topology and its Application. Li okupiĝas precipe pri Aroteorio. Li ricevis 4 premiojn kaj memormedalon inter 1967-2008.