arkiviko
La Internacia Konsilio de Arkivoj (france Conseil international des archives, mallongigita ICA) estas internacia neregistara organizo kies celo estas antaŭenigi internacian kunlaboron en la uzo, evoluo kaj konservado de arkivoj tutmonde.
La organizo estis establita en 1948 kun la helpo de Charles Samaran kiu estis la direktoro de la Naciaj Arkivoj de Francio. En 2009 , ĝi havis pli ol 1,400 instituciajn membrojn de 190 landoj. La konsilio kunigas diversajn internaciajn organizaĵojn por historia konservado kaj dokumentado.