Imre VIZI estis rumania hungara matematikisto, pedagogo. Li estis la filo de pedagogo Menyhért Vizi, la edzo de pedagogino Ildikó Vizi.
Imre Vizi naskiĝis en Leghia la 17-an de oktobro 1936, li mortis en Cluj la 2-an de junio 2020.
Kariero
Imre Vizi diplomitiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo pri matematiko-fiziko en 1958. Li instruis, estis lernejestro, lektoro en kursoj por pluferfektigo de bazlernejaj instruistoj en Kluĵo. Junaĝe li estis manpilkisto, inter 1958–60 li estis ano de rumana selektita teamo. Li publikigis en Tanügyi Újság, Korunk, inter 1978–86 li estis kunultradukisto el rumana lingvo de matematiklernolibroj. En 1994 li estis fondinto de Fondumo Teodidaktos en Kluĵo, kiu funkciigis tri hejmojn por mezlernejanoj.
Fonto